Societo de la Cincinatuloj | ||
---|---|---|
![]() | ||
neprofitcela organizaĵo patriotic society (en) ![]() kavalira ordeno ![]() | ||
Komenco | 13-a de majo 1783 vd | |
Geografia situo | 38° 54′ 39″ N, 77° 2′ 52″ U (mapo)38.9108-77.0479Koordinatoj: 38° 54′ 39″ N, 77° 2′ 52″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
| ||
Fondinto(j) | Henry Knox vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Societo de la Cincinatuloj estas historia organizaĵo kun branĉoj en Usono kaj Francio fondita en 1783 por pluhavi la idealojn kaj membrecon de la oficiroj de la Usona Milito de Sendependeco kaj por premi la usonan registaron honori la postulojn faratajn de la oficiroj kiuj batalis por la usona sendependeco.[1] Nune en sia tria jarcento, la Societo estas neprofita historia, diplomatia, kaj eduka organizaĵo kiu helpas publikan intereson en la Usona Revolucio pere de sia biblioteko kaj muzeokolektoj, ekspozicioj, programoj, publikaĵoj kaj aliaj aktivaĵoj. La nomo devenas el rememoro de la romia heroo Cincinato, kiu laŭlegende preferus serenan privatan laboron al ŝtataj honoroj, kaj kies samtempuloj "ĉion forlasis por defendo de la patrio". La unuaj membroj samtempe apartenis kaj kontribuis al la Usona Filozofia Societo.